Alfronti la veron

 

Esperanto estas lingvo preskaù ne konata en Francio. Kvankam kelkaj povus aserti la malon, estas nerefutebla fakto, ke sepdek procentoj de nia junularo tute ne povas respondi tiun elementan demandon : « Kio estas Esperanto? » Cetere, tiu konstato valoras ne nur en Francio sed ankaù en chiuj landoj, almenaù de la okcidenta parto de Eùropo.

Plie, se vi eldiras tiun vorton kaj proponas kelkajn pripensojn por nutri debaton, ekzemple post kiam lingvisto prelegis pri lingvaj problemoj en Eùropo, la cheestantaro aù silentas aù ridas. Kaj se vi aùdacas rebati, chefe se la preleganto jhus diris ian malverajhon (ekzemple : Esperanto ne estas kultura lingvo ktp.), oni silentigas vin, kaj ja energie: « Silentu, sinjoro, la profesoro Tia-tia jhus diris, ke Esperanto ne estas lingvo, do ne insistu. Li ech afable respondis al vi, do sufichas ! » Kiuj ne kredas min, tiuj bonvolu legi la verkon de Claude Piron : Le Défi des langues (la Defio de la lingvoj). Chio estas bone analizita kaj mi travivas tion, de ses jaroj. Chu vere ? Pri kio temas ?
Farinte la konstaton jam en 1997, kiam mi mem interesighis pri Esperanto, mi kun geamikoj fondis asocion, kies projekto konsistas en la instruado de la lingvo al senlaboraj gejunuloj, kaj post kiam ili atingas la nivelon de la Atesto pri Kapableco, ni dungas ilin kiel profesiajn esperantistojn. Ilia laboro konsistas en vizitado de la lernejoj por prezenti al la gelernantoj la lingvon kaj ties valorojn. « Jen genia ideo ! » asertis kelkaj, sed aldonante, ke ili faros nenion pro personaj kialoj. Chu vere tiu ideo estas genia ? Eble surpapere, sed praktike ghi estas ege malfacila pro manko de subteno homa kaj financa. Ech se mi tute ne forgesas la multnombrajn esperantistojn, kiuj ekde la naskigho de la asocio komprenis la gravecon de la agado, kaj senchese subtenis ghin finance, estas vere, ke.tiu projekto havas antaù si multajn obstaklojn. Ekzemple, la junuloj, kiujn ni renkontis, interesighis pri tiu afero, sed la postan tagon multaj rifuzis aù tute ne respondis. Oni povas imagi, kion diris al ili la gepatroj : « Ne perdu vian tempon kun Esperanto. Antaù longe via avo lernis Esperanton, sed neniu plu parolas ghin en la mondo. Estis bona ideo, jes, sed ghi apartenas al la pasinteco. Nun lernu la anglan… »
Mi estas kuracisto. Tamen, char mi estas pli-malpli kuragha aù freneza —vi elektu mem — kaj vidante la malfacilajhojn, kiujn mi renkontis dum du jaroj, mi dedichis mian tutan tempon por antaùenigi tiun projekton. Kaj la projekto antaùenighis, jes ja. Mi ech estis rekompencita kiam mi renkontis Zohran. Tio okazis fine de 1999. Shi estas bela junulino, 23-jara. Shi estas berber-devena kaj tuj komprenis la seriozecon de la projekto kaj ankaù la valoron de la lingvo. Same kiel al la aliaj, mi instruis al shi la lingvon dum chirkaù sescent horoj, kaj la asocio dungis shin komence de 2001. Mi precizigas, ke la laborkontrakto estas nedifin-daùra. Do estas vera labor-posteno. Depost la dungado, shi vizitadas la lernejojn. Mi mem vizitadis aliajn lernejojn ekde la komenco en 1997. Kaj la afero iris iomete pli rapide, sed chiam ni alfrontis la samajn obstaklojn. Por renkonti la gelernantojn, necesas ricevi la permeson de la estroj aù de la instruistoj, kiuj plejmulte reagas al Esperanto same kiel tiuj, kiuj ridas, aùdante la vorton Esperanto. En Francio, la instruistoj, same kiel la ghenerala publiko, scias nenion pri Esperanto. Kaj se vi insistas (fidu min, ni ja insistas), ili klarigas al vi, ke ili havas aliajn zorgojn pli gravajn, ktp. Resume, ili ne scias, sed chefe ili deziras scii nenion. Chu mi troigas ? Tute ne! Sed char ni insistas, ni tamen sukcesis prezenti Esperanton al chirkaù naùmil gelernantojn. Kredu min, tiuj chi opinias, kion ili volas pri Esperanto, sed ili ja scias pri kio temas, kiu estis Zamenhof, kaj kia estas la lingvo.
Post sesjara aktivado, ni ech sukcesis subskribi kun kvar kolegioj aù gimnazioj kontrakton por instrui (kontraùpage, evidente) la lingvon. Sed bedaùrinde ni mem taksas mikroskopa la rezulton de nia laboro, se oni konsideras la necesan energion, se ne paroli pri financaj aspektoj, char ni estas neprofitcela asocio.
Kiel do venki la psikologiajn barilojn, kiujn ni alfrontas ? Kelkaj asertas, ke « sufichus ke la politikistoj decidus », dum aliaj ekde la komenco diris al ni, ke « nia projekto estas utopia ». Aliaj aldonis ke « estus bone, se okazus debato pri lingvaj problemoj »... Chu vere la politikistoj pensas pri Esperanto, kiam tiom da homoj, chu kredas ghin mortinta, chu ne scias, ke ghi ekzistas ? Chu vere ekzistas lingvaj problemoj en Eùropo ? Fakte, jes, sed nur ni esperantistoj opinias tion. La socio pli malpli funkcias sen Esperanto, kaj ech ghi estas tute fora de la chiutaga vivo de la civitanoj. Chu vere iun tagon la respondeculoj venos al ni, dirante : « ja vi esperantistoj pravas de pli ol unu jarcento » ? Ni ne revu. Nur kiam la civitanoj, bone informitaj, postulos, ke oni enkonduku Esperanton en la vivon, en la instru-programojn, tiam la politikistoj interesighos pri nia afero, kaj ne antaùe. Kial do ili interesighus pri nia afero, kiam ili faris nenion por ghi depost la naskigho de la lingvo ? Pro kiu mistera kialo ili irus kontraù la opinio de la homoj. Tiuj chi lastaj tute prifajfas pri Esperanto. Kaj ech rigardas ghin kiel sekton !
Kion fari ?
Ni multe pripensis la aferon kaj kreis banderolon, sur kiu estas france skribita la slogano : Eùropo havas ununuran valuton, Eùron, ghi bezonas komunan lingvon, Esperanton. Ni evidente ne subtenas la ghisnunan Eùropan Unuighon. Tute ne ! Sed ni profitas de la okazo por enirigi mesaghon en la kapojn. Kaj bonshance, multaj esperantistoj en Francio kaj en Belgio komprenis tion. Ni jam vendis tiun banderolon pomile, kaj nun ghi estas tradukita en diversajn lingvojn. Por ricevi tiun belaspektan memglueblan bendon, ni elspezis 11000 eùrojn inkluzive de la modeloj tradukitaj en la lingvojn, de la landoj, kiuj elektis Eùron. Okaze de la venonta UK en Svedio, S-ro Parisot-Delourmel, la sekretario de nia asocio (KN=514) prezentos ghin al la fremdaj samideanoj interesighantaj pri tio. La afero konsistas en la gluado de la bendo malantaù la veturilo, por ke la aùtomobilistoj vidu ghin dum la urbaj trafikshtopiloj. Ni opinias, ke rigardante ghin, ili pripensos la aferon alimaniere aù tuj diskutos pri tio.
Kelkaj povus diri, ke se Europo elektus Esperanton kiel komunan lingvon, ghi perdus sian neùtralecon. Tiu argumento estas laù ni la sola, kiu meritas seriozan atenton. Sed aliflanke, se la movado maltrafus tiun historian rendevuon, alidire, se la angla-usona ighus la lingvo de Eùropo, kiom da esperantistoj estus pretaj veti ech unu eùron pri la estonteco de nia bela lingvo ?
Dum liberala tutmondigho regas super la tuta mondo, kia defio staras antaù ni ! Ni nepre ne perdu tempon. Kaj Esperanto montrighu, chie !
Dr. Thierry SALADIN
Asocio Réinsertion et Espéranto 26 rue Enclos Fermaud FR. 34000 MONTPELLIER apsike1997@yahoo.fr
Hejm-pagharo : http://reinsesperanto.multimania.com (trilingva)