Fine de tiu dudeka jarcento, ŝajnas ke ĉio estas
en ordo, la tuta mondo "decidis" ke la teranoj komunikiĝos
ekde nun pere de internacia lingvo kaj tiu lingvo ja estas la angla-usona.
Se evidentas, ke iu internacia lingvo estas necesa pro la ekster-ordinaraj
eventoj kiuj okazas nuntempe : tutmondiĝo kaj etskale sed kun la sama
spirito, la konstruado de la Eŭropa Unuiĝo, ni ne forgesu la
neeviteblajn konsekvencojn de tiuj aranĝoj.
Tutmondiĝo devus esti ega interŝanĝ-bolado inter homoj
el ĉiuj kulturoj, el ĉiuj religioj , el ĉiuj rasoj respektante
ĉiun kun lia religio, lia haŭt-koloro, lia popola deveno,
liaj politikaj ideoj ( kiel atestas la dua artikolo
de la Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj ).
Ve, kio okazas precize en la jaro 2000, koncerne
la homajn rajtojn, la egalecon inter la virinoj kaj la viroj, la egalecon
de la kulturoj kaj de la lingvoj, la rajtojn de la estontaj generacioj
por ke ili ĝoju de tiu bela eta blua planedo, kiun ni mem ricevis
de niaj praŭlo ? Koncerne la konstruadon de la Eŭropa Unuiĝo,
ĝi alfrontas malfacilaĵojn pro diversaj partianaj interesoj al
kiuj hodiaŭ aldoniĝas 11 oficialaj lingvoj, morgaŭ 24,
post-morgaŭ 33, ekskluzive la regionajn lingvojn .
La grandaj problemoj, kiujn la homaro devos solvi estas:
La riĉaĵ-partigon inter homoj, ĉiuj homoj,
egalecon inter viroj kaj virinoj, la sklava-elmetiĝo ĉe 250 milionoj
da infanoj, la respekton de la gravaj planed-ekvilibroj (klimato, lukto
kontraŭ la polucio, ...) resume : kontraŭstari la diajn
principojn de la konsumerismo.
Resume, ni ripetu la gravajn paroladojn de komandanto Cousteau :
" En la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, necesas aldoni la Rajtojn
de la estontaj generacioj ".
En ambaŭ kazoj, la lingvo elektita por " kunigi la homojn
", en efika komunikado ebligante kune solvi la gravajn problemojn
kiujn alfrontas la homaro, devos ebligi al ili paroli tut-egale ( ni
ĉiuj estas homoj ), konigi nian vidpunkton, dank'al facila lingvo por
ĉiuj, kiu donos neniun privilegion al kiu ajn.
Tiu lingvo devos esti nuancata, riĉa kaj alirebla al ĉiuj sendepende
de la intelekta nivelo, aŭ de iu socia aŭ rasa deveno
kaj ebligos al ĉiuj homoj plene kaj aktive partopreni la taskojn elektitajn
de ĉiuj.
Ĉu la angl-usona lingvo estas vere tiu lingvo ? Ĉu ĝi ebligas bonan
lingv-egalecon inter homoj ? Tute ne, ĉar tiu lingvo alportas valorojn,
sintenojn, pens-manierojn, resume, iun "angl-usonan vidpunkton".
Ĉar tiu kultura lingvo estas ja la lingvo de unu popolo, ĝi ne povas,
ĝi ne devas iĝi la lingvo de la popoloj :
* Ĉino ne pensas kiel Usonano kaj tio estas bona , pro la plur-miljaraj
tradicioj de tiu kulturo.
* Franco rigardas la mondon siamaniere, dank'al sia lingvo, kiu ĉerpas
ĝisfunde el sia historio.
* Ankaŭ Hispano aŭ Ruso vidas la mond-realaĵon dank'al
sia pens-maniero...
Tiuj diversaj pens-manieroj respondas al la lingvoj,
kiuj estas ĉirkaŭ sesmil nuntempe, kaj ili reliefigas la diversecon
kaj la riĉecon de la homaro, do iasence, la kondiĉojn de ĝia eternvivado.
La lingvo estas esence la rivelilo pri pens-maniero, pri esprim-maniero,
sed ankaŭ la rimedo por interkonatiĝi, por identiĝi pri komunaj
valoroj.
Krome, la lingvo estas grava faktoro por rekoni sin ene de la grupo.
Ĝi do kunigas la homojn ebligante kulturon de paco, toleremo, respekto.
Do, iu internacia lingvo
nepre devas ne esti nacia lingvo.
Nur iu lingvo internacia en sia strukturo sed ankaŭ
en sia interna ideo, en la filozofio, kiun ĝi enhavas en si mem
povas ebligi pac-kulturon inter homoj.
Tiu lingvo ekzistas : estas ja Esperanto, parolata sur la kvin kontinentoj
depost 1887, t.e. de kvin generacioj senhalte. |
 |
|
Banderolo pendigita
en Phnom Penh sekve de la alveno de U.N. (fotita en novembro 2001).
|
Se unuavide, ĝi ne plu aspektas taŭga,
nuntempa, estas tute simple, ĉar tiu lingvo ankoraŭ estas juna
kaj ĉar la nuna mondo estas kriziĝanta, ŝanĝiĝanta, ĝi vagadas.
Ve, tro facilanime ĝi toleras la mankon de homaj valoroj, forlasante
sin al la konsumerismo, al utilismaĉo, al tuja facilaĉo, al enmemiĝado.
Ni ne forgesu, ke multnombraj estis la obstakloj, plejparte
politikaj, kiuj kontraŭbatalis Esperanton, (nome totalismaj reĝimoj),
tiuj obstakloj ankoraŭ eksistantaj sed ĉefe psikologiaj.
Bedaŭrinde, tiu strategio estas memmortiga, ĉar ĝi estas
kontraŭ la universalaj valoroj, sed ni ne estu malesperantemaj,
la homaro vekiĝos iam, sed kiam ekzakte kaj kion fari intertempe?
La asocio " Sociala Integriĝo Kaj Esperanto"
celas kontribui por informi la popolon ĝis nun neinformatan pri la
internacia lingvo-Esperanto kaj la valoroj, kiujn ĝi kunportas.
La taktiko uzata, konsistas en la kreado de iu
profesia centro funkcianta kun senlaboruloj, kiujn ĝi instruas
kaj dungas antaŭe por ke ili iĝu la ambasadoroj de tiu lingvo
kaj ĝiaj valoroj al la ĝenerala publiko kaj precipe al la
gejunuloj, por ke poste ili siavice disvolvu tiun pac-kulturon.
Tiu asocia projekto kongruas kun sia tempo, dum du agadoj historie gravaj
estas starigataj :
- Eŭropa konstruado
- Tutmondiĝo
|