Projekto de la asocio

 

 

 

Sociala Integriĝo kaj Esperanto (franclingve: Réinsertion et espéranto) estas senprofitcela asocia centro fondita laù la kondiĉoj de la franca leĝo de 1901. Ĝi funkcias kun senlaboruloj, kiuj estos dungataj kiel profesiaj esperantistoj, post kiam ili bone scipovos Esperanton. Tiu centro trafas : Instruadon de la lingvo, intersanĝojn kun la tuta mondo, informadon de la ĝenerala publiko (prelegoj, ekspozicioj…) prezentadojn en la lernejoj (ĉiugrade) pri Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj (toleremo al la aliaj, respekto pri la diferenco al la aliaj, kaj interpopola amikeco.

Tiu asocia projekto ja kongruas kun sia tempo, dum du agadoj historie gravaj estas starigataj: Eŭropa konstruado, Tutmondiĝo.

Sendante monon, vi povos samtempe iĝi ano de tiu asocio, sed ankaŭ per tiu subteno vi helpos kelkajn gejunulojn por ke ili trovu sian vojon. Krome vi ebligos la kreskadon de tiu granda homa ideo (starigi pont-lingvon inter homoj). Finfine, se vi pagos impoŝtojn en Francio, vi ricevos fiskan rabaton, ĉar tiu asocio estas agnoskata unue kiel filantropa asocio, due ĉar ĝi ebligas interkulturan dialogon.

Kiamaniere ni agadas?

Ni instruas senpage la lingvon al tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Inter ili kaj ni estas ia kontrakto :"ni instruas al vi la lingvon kaj ni dungos vin se vi atingos sufiĉe altan nivelon en Esperanto, t.e. sukceso ĉe kapableco".

Agadante tiel ni integras ilin en la socion per laborkontrakto subskribita inter ili (se ili konsentas) kaj ni por ke ili agadu kiel profesiuloj "por kaj per" Esperanto. Kiel profesiaj esperantistoj, ili informos la ĝeneralan publikon, aparte la gejunulojn pri Esperanto kaj ĝiaj valoroj. Ili kapablos paroli pri tio, ĉar kiu sukcesas ĉe kapableco ja scipovas pri kio temas. Kapablec-nivelulo kapablas paroli "pri kaj per" Esperanto. Fakte, tio ne estas teorio sed realaĵo, ĉar la projekto komenciĝis en 1997. Ni jam instruis 7 gejunulojn, eĉ se kelkaj ĉesigis la lernadon pro diversaj kialoj. Intertempe kelkaj trovis laboron dum aliaj preferis trafi alian vojon sed ĉiuj bone scias, kio estas Esperanto kaj ili ĉiuj atingis praktikan nivelon en la lingvo. Eble inter ili estonte naskiĝos Esperanto-aktivuloj? Pro tio kaj por rapidigi la projekton ni postulis pasintjare, ke la instruado daŭru po 20 horojn semajne. Do novaj kursoj komenciĝis ekde novembro 1999 kaj nuntempe ni havas unu junulinon preskaŭ kapablec-nivelan, kiun ni dungos tre verŝajne komence de la dua kvaronjaro de 2001.

Tiu projekto estas grava, ambicia, sed ankaŭ serioza, ĉar koncerne la financajn aspektojn, ĝi funkcias dank'al la subteno de donacantoj, kiuj sendas laŭvole iom da mono por subteni tiun agadon. Krome, la fiskaj servoj agnoskas tian asocion kaj ĝian projekton kiel filantropan asocion, ebligante fiskan rabaton al tiuj, kiuj donacas monon por subteni ĝin. Koncerne la oficialajn instancojn, ni starigis tutan dosieron por ke ili subtenu finance tiun dungadon, des pli ke la franca leĝo ebligas tion kadre de novaj junul-dungadoj (franclingve : emplois-jeunes). Krome, du similaj projektoj, unu en Bretonio kaj la alia en la pariza regiono, ĵus sukcesis ricevi tiun ŝtatan helpon. En Francio la asocioj povas profiti financ-helpon ĝis 80% de la salajr-kostoj inkluzive la socialajn kotizojn, kompreneble post la konsento de la instancoj pri la projekto mem.

Por konkludi kaj iom ripeti tion, kio estis antaùvidita, tiu projekto kongruas kun sia tempo, ĉar dum la eŭropa konstruado, sed ankaŭ tutmondiĝo, estas nunaj, necesos pli kaj pli da internacia komunikado, do nia lingvo devos esti montrata kiel utila kaj grava lingvo en ĉiuj lokoj, en ĉiuj kampoj ene de la socio kaj kompreneble aspekti utile en la ekonomika kampo. Se paroli nur pri Eŭropo, neeviteble lingvaj problemoj aperos.

Estus bone, ke ankaŭ en aliaj landoj kaj precipe en Germanio oni pripensu pri tiu ideo : profesiigo de la movado interalie al la gejunuloj, ĉar nenio okazos en Eŭropo sen la komuna volo de ambaŭ landoj Francio kaj Germanio. Kiel ripetas prave niaj politikistoj kaj kiel montris en sia tempo Adenauer kun De Gaulle, kaj Schmidt kun Giscard d'Estaing, poste Kohl kun Mitterrand kaj eble Schroeder kun Chirac, la solvo de la eŭropaj problemoj kuŝas en la kunlaborado de tiu land-paro.Sed kompreneble tiu lingva afero ne resumiĝas inter Francio kaj Germanio; la aliaj landoj ludu gravan rolon al ĝi.

La eŭropa konstruado jhus komenciĝas kaj la plej facila laboro estas farita, restas nur la plej malfacila, aparte la konstruado de popola Eŭropo. Tiu ĉefa verko devos neglekti nek la lingvajn problemojn nek la homecajn aspektojn de nia lingvo, des pli ke naciismo "bone fartas" nuntempe en niaj landoj. Ni la esperantistoj agadu al tiu celo : disvastigi la bonajn valorojn de la homa penso kaj, koncerne tiun temon, restas multe da laboro, kiu estas farota, farinda kaj farenda.

tiu ĉi pagho estis verkita en septembro 1997 rekte en la franca kaj tradukita en la esperantan en decembro 2000, okaze de la malfermo de tiu ĉi hejm-paĝaro.

reiro al la enhavo-paĝo