Rimedoj

Ech bonega ideo valoras nenion se tiuj, kiuj lanchas ghin, ne proponas samtempe la necesajn rimedojn (homajn kaj financajn ) por ghia konkretigho, kaj sekve se tiuj, kiuj provas konkretigi ghin, faras tion sensubtene.

 

Por sukcesigi tian projekton, Sociala Integriĝo kaj Esperanto jam profitis ( kaj espereble daŭre profitos ) homajn kaj financajn rimedojn.

HOMAJ RIMEDOJ

De la kreado de la asocio, la prezidanto dediĉ is sian tutan tempon kaj sian energion por starigi tiun projekton :

  • gvidante mem la kursojn al la nunaj staĝanoj (po 20 ghis 25 horojn semajne ),
  • disvolvante reton kun potencaj partneroj kaj aparte kun Nacia Edukado je la plej alta nivelo kaj ankaŭ je malpli alta, en la lernejoj,
  • informante la ĝeneralan publikon kaj la asocian medion.

  • gvidante la tutan skipon, kiu nun konsistas en du dungitaj junulinoj

Por tion fari, plenplena aktivado estis necesa dum pli ol kvar jaroj kaj duono.
Feliche li estas subtenata kaj helpata de :

  • la kasisto de la asocio,
  • Administracia konsilio kun 6 anoj,
  • Ighinte dungata, la staĝanino, duobligis la homan kvanton, gvidante kursojn al siaj estontaj kolegoj dungotaj en la skipo,
  • iu administra konsilio kun 7 membroj,
  • pli ol cento da asociaj anoj,
  • kaj pli ol ducent privataj mon-subtenantoj.

FINANCAJ RIMEDOJ:

Dum la jaro 2001, la asoci-buĝeto por la funkciado atingis 23 629 €uros. Tiu elspezo po 100 % estas nun financata de la fondoj donacitaj far la subtenantoj, aŭ de diversaj vendadoj ( staĝoj, kursoj, libro-servo...) .
Dank'al la subtenantaro, kiu regule respondas jese al la diversaj mon-petoj de kvar jaroj, ni enkasigis sufiĉ e da disponeblaj financoj por ebligi ne nur la dungad-financadon de la salajruloj sed ankaŭ la necesan funkciadon de la asocio. Jen alta valora helpo ebligante konkretiĝadon de tiu ambicia kaj originala projekto.

Tamen ni esperas atingi mem-financadan kapablon post kvin jaroj. Intertempe almenaŭ se vi povus, estus bone se vi sendus iomete da mono aŭ se vi aniĝus al tiu grava projekto.

En tiu kazo bonvolu alklaki ĉi tie. Antaŭdankon.


reiro al la enhavo-paĝo