Lastminute


En Montpeliero, la 24-an de marto 2005

Eĉ se neniu nova informo aperis en tiuj paĝo dum preskaŭ du jaroj, tio tute ne signifis, ke la asocio kun sia projekto malaperis. Male, la asocio disvolvis novajn projektojn, aparte traduk-projektojn ĉe la oficialaj instancoj de la regiono. Pri tio ni parolos baldaŭ.

APSIKE 1997 informas :
Ĝia glubendo-projekto progresas. Tiu projekto, pripensita ekde la komenco por eŭrop-skala disvastigado, konsistas en la gluado ĉe la veturiloj de la jena mesaĝo :


EUROPO HAVAS UNUNURAN VALUTON, EŬRON
ĜI BEZONAS KOMUNAN LINGVON, ESPERANTON


Necesas ja ekkonscii, ke tiun sloganon elpensis ne hazardo. Tute male, ĝi rezultas el grunda sperto akirita de la asocio APSIKE1997 kune kun sinsekva cerbumado far la tuta administra konsilio dum kelkaj monatoj en 2002 por faciligi ekkonscion ĉe la homoj koncerne la necesecon de komuna lingvo en Eŭropo. Ja komuna lingvo kaj ne ununura. Tiu slogano ankaŭ ebligas kunmeti unu ĉe la alia la vortojn komuna lingvo kaj la vorton esperanto.
Ni memorigas unu fojon plian — kaj tio estas ja fakto — ke pli ol 70% el nia junularo malpli-ol-30-jara tute ne scias, ke esperanto estas lingvo. Tiu informo kaj ties konsekvenco, nome, ekkonsciiĝo pri lingva temo ĉe la gejunuloj kaj la plej aĝaj estos tutcerte la unua etapo por atingi, kion ni ĉiuj devus deziri, t.e. la naskiĝon de premgrupo. Unu premgrupo interesiĝanta pri lingvaj problemoj kaj apoganta sin sur popola bazo kies forto estos tro impona, ol ke la politikistoj en Eŭropo rigardus tiun temon senvalora, t.e. la neceseco de komuna lingvo eŭropa. Sed necesas agadi komence por ke la vorto esperanto estu videbla. Tiucele, tiu slogano estis jam tradukita kaj disvastigata en la landojn de la eŭra areo :(angla, finna, franca, germana, hispana, itala kaj nederlanda). Ekde nun ĝi disponeblos ankau en la jenaj lingvoj :
ĉeĥa, kataluna, kroata, estona, flandra, greka, hungara, latva, litova, pola, portugala, rumana, slovaka, slovena.
Aliaj versioj estas presotaj (alzaca, eŭska, bulgara, dana, norvega, okcitana kaj sveda).
Por la kongresanoj de Bulonjo, tiu ĉi memgluebla bendo (en la franca) vendiĝos en la libro-servo de SAT-Amikaro. Koncerne la aliajn versiojn, bonvolu kontakti Klaudian DEMONGEOT (KN 401).
*Ankaŭ magnetaj modeloj disponeblas.
Jen la adreso de la asocio :
Réinsertion et Espéranto
26 rue Enclos-Fermaud
34000 MONTPELLIER (Francio)

apsike1997@yahoo.fr
telefono : + 33 4 67 91 01 96
postelefono + 33 6 66 46 77 07 (Thierry Saladin, asocio-direktoro)

 


En Montpeliero, la 4-an de septembro 2003

Ĵus aperis grava artikolo en la revuo esperanto de UEA(juli-aŭgusta numero). Se vi deziras legi ĝin, bonvolu alkalki sur la ĉi-suba ligilo.

UEA-artikolo

 


En Montpeliero, la 4-an de oktobro 2002

Siavice Zohra ĵus sukcesis ĉe la pedagogia parto de la Kapableco. Tiu bonega novaĵo estas nekontestebla pruvo kiu profitas al esperanto. Gvidata de Thierry, ŝi komencis la lernadon de la lingvo komence de novembro 1999 po tri tagojn semajne, kaj ŝi trapasis sinsekve la unua-gradan kaj duagradan ekzamenojn antaŭ la somera sezono de 2000, fine, la komunan trunkon de la kapableco en aprilo 2001. Ĉar ŝian seriozan laboron pro granda merito oni agnoskis, ŝi estis dungita ekde februaro 2001 laŭ sendifin-daŭra labor-kontrakto. Laborante plentempe por disvastigi esperanton en la lernejojn, ŝi sukcesis altigi sian scipovon de la lingvo ĝis la necesa nivelo por brile sukcesi ĉe tiu supera ekzameno. Kun Thierry, tiu asocio havas nun du kapablec-nivelajn instruistojn.


En Montpeliero, la 23-an de aprilo 2002

Depost la 15-a de aprilo 2002, novan staĝanon nome Judicaël ni instruas kaj profesiigas . Li estas 25-jara junulo. Verŝajne ni dungos lin la 1-an de oktobro 2002. Tiun daton ni devos atendi, ĉar intertempe necesas instrui al li la lingvon, profesiigi lin por ke li iĝu siavice kompetenta kadre de diversaj renkontiĝoj, kiujn li organizos kun lernej-estroj por proponi al ili esperanto-prezentadojn.
Po kvar tagojn semajne, li lernas la lingvon kun Jeannine, Zohra kaj Thierry. La 5-an tagon, li estas sur la agad-kampo, do en la lernejoj mem. Por tion fari li estas nesola sed kun Thierry, kiu konsilas lin pri la taŭgaj manieroj kiam oni varbadas. Se ĉio irus glate, li trapasus la unua-gradan nivelon en majo, la dua-gradan fine de julio, kaj lia lernado al kapableco komenciĝos ekde aŭgusto 2002, ĉiam laŭ la sama ritmo por ke ni dungu lin la venontan oktobron. Tiuepoke, li ankoraŭ ne estos kapablec-nivela, sed sufiĉe sperta por iri varbadi tute sola en la lernejojn, daŭrigante sian lernadon po unu aŭ du tagojn semajne. Li espereble atingos la kapablec-nivelon de la komuna trunko venont-februare-aŭ-marte. Lia labor-kontrakto post tiu sukceso ĉe kapableco iĝos nedifinit-daŭra.


En Montpeliero, la 26-an de marto 2002

Depost la 1-a de marto 2002, Anne-Claire Ripoche ne plu laboras ĉar ŝi tute neatendite eksiĝis. Konsekvence, nia asocio denove varbadas por allogi alian junulon. Se vi bone regus la francan kaj la esperantan lingvon, kaj se vi ŝatus varbadi kaj instrui ĉefe en la lernejoj, bonvolu kontakti nin perpoŝte aŭ rete. antaŭdankon.



En Montpeliero, la 21-an de januaro 2002

Depost la 21-a de januaro 2002, Anne-Claire Ripoche estas la dua dungitino de nia asocio. Ŝia labor-kontrakto ankaŭ estas subskribita laŭ nedifinita daŭro kaj kadre de la junul-dungada Programo. La tuta skipo estas do starigita kaj jam komenciĝis la laboro. alklaku sur la ligilo por ekkoni la projekton aŭ bonvolu legi ĉi-sube la lastan jaran cirkuleron, kiun ni sendis pasint-septembre.

 

 


En Montpeliero, la 1-an de septembro 2001

 

Jam de kelkaj jaroj ni parolas al vi pri tiu projekto kiu, vi bone scias, konsistas en la kreado de profesia asocia centro por ebligi la socialan integriĝon al senlaboruloj. Senpage, tiuj ĉi estas instruataj al esperanto, kompetentigitaj por priparoli kaj instrui ĝin, poste dungitaj de la asocio. Ĉar la labor-kontrakto, kiu estas proponata al ili estas iu sendifin-daŭra kontrakto,(S.D.K.), ja la vortoj " sociala integriĝo " tute kongruas kun tiu projekto.
Efektive, ni deziras agadi por la sociala integriĝo, la vera ; tiu, kiu konsistas en la kreado de veraj dungadoj, la nuraj fakte, kiuj povas interesi la gejunulojn koncernatajn por iĝi aktoroj kaj respondeculoj de sia vivo.
Nun, Sociala Integriĝo Kaj Esperanto ne plu estas projekto, sed ja realaĵo. Efektive, Zohran 22-jaran junulinon, post antaŭa instruado dum la tuta jaro 2000, ni dungis la 1-an de februaro ĉi-jare. Ĉar ni finfine havigis ŝtatan helpon por profiti leĝan avantaĝon kadre de la tiel nomata " Junul-Dungada Programo " por du postenoj, Zohra estis dungita en S.D.K., kaj kun ŝtata financado dum la 60 unuaj monatoj.
Tiu ĉi konsento estas do, iel politika agnosko al tiu projekto naskinĝinta en 1997, 4 monatojn antaŭ la oficiala anonco de tiu programo far la ŝtatpotenco.
Tiun ĉi jaron, nova varbada agado ebligis al ni la renkontiĝon kun Anne-Claire kaj Patrick, ambaŭ 25-jaraj, kiuj siavice lernis esperanton ene de la asocio. Ilia instruado komenciĝis la 15-an de februaro 2001 kaj fine de majo sian dua-gradan ekzamenon ili sukcesis. Nun ili celas la kapablecon, kiun ili trapasos en decembro 2001. Ilia dungado okazos tuj poste. La tuta skipo de SIKE estas stariĝanta ; ĝi estas teamo de profesiistoj dezirantaj iĝi ambasadoroj de la Internacia Lingvo-Esperanto, la aventuro tuj komenciĝos.

Kion ni faros ?

Paroli pri esperanto po 8 horojn tage al la ĝenerala publiko, kiu estas enfermita en la nescio de esperanto, kaj kiu ripetas kvazaŭ kompleze la ricevitajn ideojn, kontraŭ kiuj ni devas tordrompi la kolon.
Informi tiun publikon pri la interesa kaj necesa elekto de komuna lingvo far Eŭropo kiel eble plej frue,
Aserti, ke esperanto, ja neŭtrala kaj vivanta, havas sian tutan valoron nur se la civitanoj ne atendas, ke la politikistoj decidu anstataŭ ili.
Tiun decidon ĝis nun ili ne faris de 114 jaroj da Esperanto-movado, kaj ili verŝajne ne faros antaŭ ol,ĝuste kiam la civitanoj iĝintaj veraj mondcivitanoj, premados multnombre sed ankaŭ per sia decidemo, samtempe respektante la fundamentajn liberojn de la Demokratio, por ŝanĝi la politikajn decidojn en tiun direkton.
Ni ne trompkontentiĝu, adoltoj kiuj estas certaj, ke " esperanto valoras nenion kaj kotopo ;kotopo... " ne ŝanĝos sian opinion. Nur kelkaj el ili, eble 10 aŭ 20 procentoj da homoj estas ĉu scivolemaj, ĉu aŭskultemaj kaj kial ne, pretaj aktivi por disvastigi tiun ideon. Estas ja al tiuj, ke ni orientos nian agadon.
Sed plej gravas la junuloj, do la gelernantoj. Tiujn ĉi malgraŭ la nuntempa sistemo, kiu gvatas ilin ekde ilia naskiĝo por ŝanĝi ilin en tutan armeon da konsumeristoj, oni informu, kiam Eŭ;ropo havigas al si ununuran moneron, kaj jam ili scias, ke tio solvos ne ĉion.
Nia sperto dum tiuj 4 lastaj jaroj montris al ni, ke ili interesiĝas pri tiu lingvo se almenaŭ oni parolis al ili pri ĝi kaj tiu lingva temo en Eŭropo oni pripensigu ilin. Nu, ni ĝis nun prezentis prelege esperanton antaŭ 5000 gelernantoj depost 1997.
Finfine, ni plu informos la nacian instruistaron pri la propedeŭtika valoro de esperanto. Dum la nuna ministro postulas de la instruistoj, ke ili estu kompetentaj ankaŭ por instrui la fremdajn lingvojn, ŝajnas al ni oportune konsciigi ilin pri tiu granda avantaĝo, kiun ili profitus uzante esperanton ekde la elementa nivelo se ne diri la baza nivelo.
Por tion fari kaj multan alion, ni bezonas vin, vian subtenon kompreneble, tio signifas vian financan subtenon. Efektive, esperanto kaj tiuj kiuj batalas por ĝi kaj ĝiaj valoroj, kiujn ĝi havas en si mem, bezonas la helpon de ĉiuj, kiuj asertas, ke ili estas amikoj de la ILO.

Kiel helpi nin ?

Monsubtenante nin :
Sendante ĉekon eĉ se la kvanto da mono estas malgranda (ekzemple 8 eŭroj), vi ne nur estos unu el tiuj, kiuj estas la monsubtenantoj, sed krome vi partoprenos en la antaŭenigo de la aferoj, kiuj bedaŭrinde ne antaŭeniras tute solaj.
En Francio, vi estis multenombraj, kiuj helpas nin ekde la komenco (en 1997), kaj la nombro daŭre kreskis, sed ankoraŭ ĝi estas nesufiĉa por ke tiu asocio agadu bonkondiĉe. Nia administrado estas saĝa, singardema kaj subkontrole de la asociaj anoj, sed ni ne disponas la necesajn rimedojn por plenumi nian mision, do ni ne aŭdacas, kaj estas domaĝe, ĉar la tempo pasas. Krome, via donaco ebligos, ke vi profitos fiskan rabaton (se almenaŭ vi pagas viajn impostojn en Francio), kaj tiun ĉi jaron pro la centa datreveno de la leĝo de 1901, la franca registaro kreskigis la bazan nivelon por kalkuli la rabaton ĝis 6 procentojn da imposta enspezo.

EAniĝante
Per iu 16-eŭra kotizo, vi povas ankaŭ aniĝi ĉe nia asocio kaj aktive partopreni voĉdone okaze de nia Ĝenerala Asembleo.
Ĉi-jare ĝi okazos sabaton la 20-an de oktobro 2001

Finfine, ni organizas regule po unu semajnfinan Esperanto-staĝon ĉiumonate. La venonta staĝo okazos la 12-an kaj 13-an de januaro 2002.


    En Montpeliero, la 26an de majo 2001

    Ambaŭ staĝanoj, nome Anne-Claire kaj Patrick ĵus brile sukcesis ĉe la Ekzameno pri Praktika Lernado dua nivelo, dum la staĝo organizita en Vias de la Kultura Esperanto-Centro de Béziers. Kun aliaj gestaĝanoj ili partoprenis kurson gvidita de la prezidanto de nia asocio dum la tuta semajno. Tiun rezulton havigis forta motivo kaj trimonata periodo da instruado gvidita de Zohra.
    Parton de sia kontrakto ili plenumis. Tamen la plej grava restas, nome la Komuna Trunko de Kapableco, kiun ili trapasu kiel frue tiel eble sed ĉiukaze antaŭ la fino de tiu jaro 2001. Ili havas egan farendan laboron antaŭ si, sed rekompense nia asocio dungos ilin kiel profesiajn esperantistojn kadre de labor-kontrakto kun nedeterminita daŭro.
    Por permesi, ke ili bonkondiĉe atingu tiun nivelon, la prezidanto mem anstataŭos Zohra(n). Tiel, ŝi laboros ekskluzive por la "sur-terena laboro", tio,kion ŝi faris ĝis nun nur po unu tagon semajne.


    La projekto iĝis realaĵo

    Jaŭdon, la 25 an de januaro 2000, inter 18h30 kaj 20h30, en la sidejo de la asocio Passerelles, partnero de Sociala Integriĝo kaj Esperanto en Montpeliero, okazis ceremonio ĉirkaŭ la subskribado de la unua labor-kontrakto (kadre de la franca program-leĝo pri dung-junuloj*) kun fraŭlino Zohra Boubker.
    Kvindeko da homoj ĉeestis, ĉefe esperantistoj sed ankaŭ estrino de kolegio en Narbonne (urbo situanta je 100 kilometroj de Montpeliero) kaj la help-provizoro de la liceo de Pèzenas (urbo situanta je 35 kilometroj de Montpeliero).
    Eĉ se ili estis invititaj por ke ili ĉeestu tiun aranĝon, neniu ĵurnalisto venis. Tamen, estis aperinta la saman tagon en Midi Libre (fama regiona gazeto) alt-valora artikolo, kiu favore informis pri tiu projekto, kaj oni rajtis esperi, ke estos bona okazo por denove paroli pri la Lingvo Internacia: la vera!
    Ĉeestis la ĉef-redaktoro de Esperanto-Info (franclingva gazeto pri esperanto), kiu tiuokaze vojaĝis pli ol 300 kilometrojn por ke li raportu pri tiu evento. Ankaŭ kelkaj homoj ne hezitis veturi dum pli ol 200 kilometroj.
    La prezidanto de la asocio paroladis, reliefigante la malfacilaĵojn, kiujn li alfrontis de pli ol tri jaroj, precizigante samtempe, ke necesis iom da kuraĝo por paroli pri esperanto tiuepoke, kaj eĉ por aŭdaci deponi la statutojn de nova asocio celanta la socialan integriĝon de la forlasitoj per esperanto, 11 monatojn antaŭ la Universala Kongreso de Montpeliero.
    Li ĝojis pro la komenco de politika agnosko, kiun la Departementa Direkcio pri laboraj aferoj alportis al ni, konsentante doni al ni du labor-postenojn*.
    La prezidanto dankis Sinjoron Xavier Chatellier, direktoro de la Asocio Passerelles pro lia konstanta altvalora helpo depost tri jaroj.
    Li dankis ankaŭ Doktoron Patrice Brandy, kasisto de la asocio pro lia ega helpo same ege aprecata.
    Li emfazis pri la graveco de profesiigo de la movado por enbligi aparte per la gejunuloj, disvastigon kaj instruadon de esperanto en la kolegiojn kaj en la liceojn de la sud-francaj departementoj.
    Li bone precizigis, ke laŭ sia vidpunkto, kia ajj bonvola batalantado estas respektinda sed fronte al la nuna konjunkturo regita de potencoj, kies logiko estas nur ekonomia, tre malmultaj gejunuloj interesiĝas pri batalantado kaj pro socialaj realaĵoj, gravas allogi ilin al esperanto ĝuste sur tiu ekonomia kaj socia kampo.
    Li insistis, montrante, ke Sociala Integriĝo Kaj Esperanto ege aŭdacis, subskribante sendifinan labor-kontrakton, tute kongruanta kun la dund-junula programo* sed neniel devigata.
    Li aldonis, ke la Lingvo Internacia Esperanto, kiun iam homoj rekonos, ankoraŭ ne estas agnoskata kiel publike utila, sendube ĉar necesos atendi plu, ĝis kiam homo sapiens iĝos homo vere sapiens sapiens…
    Li memorigis, ke du similaj projektoj ĵus naskiĝis en Bretonio kaj en la pariza regiono, ankaŭ kun dung-junuloj*.
    Li deziras, ke aliaj siavice faru same ĉu en Francio ĉu kial ne en Eŭ;ropo.
    Eŭ;ropa konstruado estante nuna realaĵo, gravas, ke eŭropaj esperantistoj ne maltrafu historian rendevuon.
    Poste, sub la fotil-fulmoj, ambaŭ kontraktantoj subskribis malsupre de ĉiul labor-kontraktaj ekzempleroj.
    Finfine, ĉampano ekparolis…

    *La franca registaro pro la multnombraj senlaboraj gejunuloj, anoncis meze de 1997, ke ĝi konsentas subvencii la dungadon de gejunuloj aparte al la asocioj ĝis 80% de la salajro, la socialajn kotizojn inkluzive, dum kvin-jara periodo.
    Precipe, tiu ebleco daŭros ĝis la fino de tiu ĉi jaro.


     

    Malfermo de la hejm-paĝaro la 22an de decembro 2000

     

    Antaŭ tri jaroj, ni skribis al ĉiuj esperantistoj de Francio por anonci al ili la naskiĝon de iu bebo tiel nomata (franclingve : Réinsertion et Espéranto), (esperantlingve : Sociala Integriĝo kaj Esperanto)al kiu necesis gebaptopatroj. Sendube tiu infano naskiĝis sub favoraj aŭspicioj, ĉar unu monaton antaŭ la fino de tiu gravedtempo, la franca registaro anoncis en aŭgusto de 1997 la lanĉadon de la tiel nomata "junul-dungadoj".

    Ĉu vere hazardo ekzistas?

    La gebaptopatroj, tio estas la francaj geesperantistoj, jese respondis, ĉar ili estis pli ol 80 por sendi donacon kune kun multaj kuraĝigoj. Nun ili estas pli ol 150. Tiu projekto daŭrigis sian logikon, kiu vi ja scias, konsistas en la sociala integriĝo de la junaj forlasitoj pere de esperanto.Tiu projekto evoluis kaj nun iĝis realaĵo dank'al la persistema volo de siaj kreintoj. Sociala Integriĝo estas ja famkonata asocio en Francio, apud aliaj asocioj, kiuj ĉu samagadas, ĉu agadas alimaniere, sed ĉiuj celante la saman objektivon : igi esperanton konata, utila, necesa en nia nuna mondo kaj la valorojn disvolvigataj de tiu lingvo. Tri jaroj, necesis tri jaroj, por ke tiu projekto finfine estu akceptata per la konsento de regionaj reprezantoj de la franca registaro, t.e. la respondeculoj, kiuj en Montpeliero mem zorgas pri tiu junul-dungada programo.Ni estas ege feliĉaj anonci al vi, ke la franca registaro ĵus konsentis kun tiu projekto dank'al siaj lokaj perantoj. Konsekvence, ni dungos du gejunulojn post kelkaj monatoj. Sed gravas, ke nia asocio profitos financ-helpon dum kvin jaroj ; tio signifas, ke 80% de la salajr-kostoj estos pagataj ne de la asocio mem, sed de la franca registaro. Tiu helpo ebligu la memfinancadon de tiuj ambaŭ salajroj post la kvinjara periodo da subtenado.Tio estas granda venko, ne nur pri la kreintoj mem, sed ankaŭ por niaj staĝanoj, kaj por esperanto. Imagu, dum kvin jaroj, du gejunuloj propagandos profesie pri kaj por Esperanto ene de la sudfranciaj lernejoj, proponante kursojn al la interesiĝontaj lernejoj, informos la publikojn ĝeneralan kaj lernejan pri la valoroj de iu internacia lingvo.Ili montros al la lernantoj sed ankaŭ al geinstruistoj kiom valoras nia lingvo, propedeŭtike,amike,homare, kotope...Ĉar ili estas kapablec-nivelaj, ili estos kompetentaj. Ŝajnas, ke la tuta movado, ne nur en Francio, sed en tuta Eŭ;ropo devas fieri pro tiu sukceso.La afero tute ne estis facila, sed dank'al iu ega persistemo kaj la kuraĝigoj de multnombraj francaj geesperantistoj, ni ĉiuj venkis. Ene de la langvedoko-rusiljona regiono, post tri jaroj da klopodegoj por babili, prelegi, prezenti esperanton (eĉ kelkfoje antaŭ neniu ĉeestanto, jes ja!), iom post iom la pordoj ne plu estas tiel fermitaj.Ja estas tuta reto, sur kiu la tuj-dungontoj povos apogi sin, aparte ene de la lernejoj.Ili estos esperantaj ambasadoroj. Antaŭ ĉio, ni parolu pri fraŭlino Zohra BOUBKER,dudekdujara, kiu jam instruas la lingvon en iu kolegio de la urbo Nîmes, situanta je 50 kilometroj oriente de Montpeliero. Ŝi gvidas pagatan kurson, kaj samtempe preparas kapablec-ekzamenon, kiun ŝi trapasos venont-aprile.